Milton H. Greene

Milton H. Greene
Persona informo
Naskiĝo 14-an de marto 1922 (1922-03-14)
en Nov-Jorko
Morto 8-an de aŭgusto 1985 (1985-08-08) (63-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortokialo Limfomo Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Konektikuto Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Evelyn Franklin (en) Traduki (1942–1949) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo fotisto
fashion photographer (en) Traduki
filmproduktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Milton H. Greene (14a de Marto 1922 - 8a de Aŭgusto 1985) estis usona fotisto pri modo kaj famuloj kaj kina kaj televida produktoro. Li estas plej bone konata pro la fotoj kiujn li faris kun Marilyn Monroe.

Greene dekomence setlis en fotarto de alta modo en la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj. Liaj primodaj fotoj aperis en Harper's Bazaar kaj Vogue. Greene poste ŝanĝis al portretoj de famuloj. Li fotis multajn altprofilajn personaĵojn en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, kiaj Elizabeth Taylor, Frank Sinatra, Audrey Hepburn, Grace Kelly, Ava Gardner, Sammy Davis, Jr., Catherine Deneuve, Marlene Dietrich, Judy Garland, inter multaj aliaj.[1][2]

La laboro de Greene kun Marilyn Monroe ŝanĝis la fluon de ŝia kariero. Ambaŭ amikiĝis kaj kiam Monroe lasis Los Angeles por studi aktoradon kun Lee Strasberg en Novjorko, ŝi gastis kun Greene, lia edzino Amy kaj filo Joshua en Connecticut. Ambaŭ poste formis la entreprenon Marilyn Monroe Productions, nome produktora kompanio kiun Monroe formis cele al akiro de kontrolo de ŝia kariero. Greene produktoris Bus Stop (1956) kaj The Prince and the Showgirl (1957). Ambaŭ ankaŭ kunlaboris en ĉirkaŭ 53 fotosesioj, kelkaj el kiuj iĝis famekonataj, kiaj "The Black Sitting".

  1. . Milton Greene’s Flawless Eye. Vanity Fair (19a de Novembro, 2008).
  2. Schechter, Scott. (2006) Judy Garland: The Day-by-Day Chronicle of a Legend. Taylor Trade Publishing, p. 251. ISBN 1-461-63555-1.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy